lirikku.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #
.

Lirik Lagu Mikaelo bronŝtejn – Esperantujo Mia…


By: Admin | Artist: M mikaelo bronstejn | Published: 2024-14-05T08:08:18:00+07:00
Lirik Lagu Mikaelo bronŝtejn – Esperantujo Mia…Lirikku.ID - Lirik Lagu Mikaelo bronŝtejn – Esperantujo Mia…: Halo Lirikku.ID, Dalam konten ini, kami menyediakan chord gitar untuk lagu "Lirik Lagu Mikaelo bronŝtejn – Esperantujo Mia…" yang dinyanyikan oleh Toton M mikaelo bronstejn. Dengan chord yang disajikan, pemula atau penggemar musik dapat dengan mudah memainkan lagu ini dengan gitar mereka sendiri. Kami menyajikan chord dengan akurasi tinggi sehingga pemain dapat mengikuti alunan musiknya dengan baik. Juga, kami akan memberikan informasi tambahan mengenai lirik lagu dan mungkin beberapa tips untuk menyempurnakan permainan gitar. Konten ini cocok untuk penggemar musik yang ingin belajar lagu baru atau bagi mereka yang ingin menikmati kesenangan bermain musik dengan gitar. Silahkan disimak Lirik Lagu Mikaelo bronŝtejn – Esperantujo Mia… Berikut Dibawah ini untuk Selanjutnya.

[teksto de “esperantujo mia…” ft. mikaelo bronŝtejn]

[enkonduko]
do, jen, post mi trafis al mia unua oficiale vizitita esperanto~kongreso, en la naŭdek dua, en vieno
kaj tie, la ruzulo simo milojeviĉ, konata al ĉiuj, diris
“nu, ha, por enlanda sovetunia esperanto~movado vi faris multajn kantojn”
“nun vi devas labori por monda esperanto~publiko”
kaj mi komencis labori tiel kiel mi tiam komprenas
kaj aperis la kanto “esperantujo mia…”

[strofo 1]
esperantujo mia farte bonas
la lingvo kara mil~milvoĉe sonas
nur elektitoj post atenta kribro
plezure trafas paĝojn de l’ jarlibro

[strofo 2]
sed la jarlibron legas jam dek mil, do
rezultas plene kontentiga bildo
se ni plu iros en adeptokreo
ekstera mond’ nin vidos sen lupeo

[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
[strofo 3]
por eksteruloj, prudaj aŭ laikaj
ni estas h0m~j, sed sen umbilikoj
do, en senzorga posttagmeza sato
ili nin mokas kun duonkompato

[strofo 4]
ŝvebantaj super militara flamo
ni pledas nur pri l’ reciproka amo
sed ĉu aŭdeblas nia pled’ alvoka
inter kanona bruo reciproka?

[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia

[strofo 5]
ĝojigas vere, kvazaŭ malaresto
de revuaro nia nova vesto
kaj mi ĝojegas ĝis infana ravo
se ion novan trovas en enhavo

[strofo 6]
“lkk”~ajn klaĉojn mi akceptas ame
se ili freŝas, tamen daŭras same
senfrukte truda maĉo kaj remaĉo
pri ecoj de raŭmaĉo kaj ŝaŭmaĉo
[rekantaĵo]
sed jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia

[strofo 7]
ĉu malpli logas nun la nova sento?
eosto junas – oldas okcidento
sed ne rapidu ĵeti la konkludojn
ke junular’ elektis novajn ludojn

[strofo 8]
ne estas eksterordinara io
ke tejo nun kongresas en rusio
sed notu ie en la gloraj paĝoj
junuloj niaj estas plej kuraĝaj

[rekantaĵo]
do, jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia

[strofo 9]
dissaltos baroj kaj disfalos muroj
ekkantos gloron flutoj kaj tamburoj
movadon nian ne plu ignorante
la mondo ekparolos esperante
[strofo 10]
ekfanfaronos ĉie en ekranoj
la venkoj ĝisvivontaj veteranoj
ĉe l’ festa tablo eksidontaj kune
vi miajn kantojn rememoros, ĉu ne?

[rekantaĵo]
jen tiu emocia
reala kaj fikcia
labora kaj feria
esperantujo mia
esperantujo mia


Saksikan Video Lirik Lagu Mikaelo bronŝtejn – Esperantujo Mia… Berikut ini..


Lirik lagu lainnya: