![lirikku.id](/inc/logo.png)
Lirik Lagu La kompanoj - La Flandrinoj (les Flamandes)
By: Admin | Artist: L la kompanoj | Published: 2024-13-07T06:14:25:00+07:00
![Lirik Lagu La kompanoj - La Flandrinoj (les Flamandes)](https://i0.wp.com/file.laponta.id/img/uploads/lirik-lagu-la kompanoj---la-flandrinoj-(les-flamandes).png)
[teksto de “la flandrinoj (les flamandes)” ft. la kompanoj]
[strofo 1]
la flandrinoj dancas sen parol’
sen parol’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen parol’
por flandrinoj gravas nur la gest’
[strofo 2]
dancu vi, ĉar dudekjaraj nun
ĉar dudekjarulino montru sin
pro fianĉiĝo kaj edziĝo kun
la viro, kiu gravedigos vin
[strofo 3]
tion diras la gepatroj kaj
la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ predikanto de la abatej’
kaj tial do, kaj tial ili dancas
[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
[strofo 4]
la flandrinoj dancas sen plezur’
sen plezur’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen plezur’
por flandrinoj gravas nur la gest’
[strofo 5]
dancu vi, ĉar tridekjaraj nun
ĉar tridekjarulino montru sin
pro la okulatesto pri fortun’
pri sano de l’ infanoj kvar aŭ kvin
[strofo 6]
multe gratulas al l’ gepatroj kaj
la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ predikanto de la abatej’
kaj tial do, kaj tial ili dancas
[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
[strofo 7]
la flandrinoj dancas sen ridet’
sen ridet’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen ridet’
por flandrinoj gravas nur la gest’
[strofo 8]
dancu vi, ĉar sepdekjaraj nun
ĉar sepdekjarulino montru sin
por atestad’ pri la rikoltabund’
kaj kresko de l’ genepoj dudekkvin’
[strofo 9]
kiel gepatrar’, kun vest’ nigra plej
kiel la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ kadukulo de la abatej’
jen hered’, kaj tial ili dancas
[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
[strofo 10]
la flandrinoj dancas sen ripoz’
sen ripoz’ dum la dimanĉa fest’
la flandrinoj dancas sen ripoz’
por flandrinoj gravas nur la gest’
[strofo 11]
dancu vi, ĉar vi centjaras nun
ĉar ja centjarulino montru sin
por atest’ pri etern’ de sia jun’
de siaj ter’ kaj lupol’ kaj tritik’
[strofo 12]
jen forir’, post la gepatroj kaj
la pedel’ kaj sinjor’ eminenco
l’ monumento de la abatej’
kaj tial ili lastan fojon dancas
[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
[rekantaĵo]
la flandrinoj
la flandrinoj
la flan–
la flan–
la flandrinoj
Saksikan Video Lirik Lagu La kompanoj - La Flandrinoj (les Flamandes) Berikut ini..
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu noetic j - breathe
- lirik lagu kain [hu] - getto
- lirik lagu crypto & meredith bull - a little less conversation
- lirik lagu arthur lee - find somebody
- lirik lagu jefferson josue - y si jugamos al fortnite
- lirik lagu taylor mecca - red lights
- lirik lagu m-lírico & n. wacky - 2 incursão
- lirik lagu yotsuno - taz paradis
- lirik lagu jannat - جنات - efhamni habibi - إفهمني حبيبي
- lirik lagu lul foureign - been like this