lirikku.id
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 #
.

Lirik Lagu ĵak le Puil – La Prezidenta ĉaso


By: Admin | Artist: J jak le puil | Published: 2024-13-05T13:48:24:00+07:00
Lirik Lagu ĵak le Puil – La Prezidenta ĉasoLirikku.ID - Lirik Lagu ĵak le Puil – La Prezidenta ĉaso: Halo Lirikku.ID, Dalam konten ini, kami menyediakan chord gitar untuk lagu "Lirik Lagu ĵak le Puil – La Prezidenta ĉaso" yang dinyanyikan oleh Toton J jak le puil. Dengan chord yang disajikan, pemula atau penggemar musik dapat dengan mudah memainkan lagu ini dengan gitar mereka sendiri. Kami menyajikan chord dengan akurasi tinggi sehingga pemain dapat mengikuti alunan musiknya dengan baik. Juga, kami akan memberikan informasi tambahan mengenai lirik lagu dan mungkin beberapa tips untuk menyempurnakan permainan gitar. Konten ini cocok untuk penggemar musik yang ingin belajar lagu baru atau bagi mereka yang ingin menikmati kesenangan bermain musik dengan gitar. Silahkan disimak Lirik Lagu ĵak le Puil – La Prezidenta ĉaso Berikut Dibawah ini untuk Selanjutnya.

[teksto de “la prezidenta ĉaso” ft. ĵak le puil]

[strofo 1]
en la kastel’ de la dolora dent’
nun regas la tradici’
la graf’ alfredo por la prezident’
invitis al ekspedici’
estos bela fest’
pro la ĉasobest’
tra kverkoĝangal’
oni pafos al
sovaĝanasojn, kiujn pro l’ bezon’
akiris la graf’ per bareloj da mon’
sovaĝanasojn, kiujn pro l’ bezon’
akiris la graf’ per bareloj da mon’
du generaloj kun penega spir’
alvenas antaŭ diplomat’
sekvas la filo de emir’
jen kardinal’ kaj eĉ abat’
kaj sindikatist’
artopublicist’
firmadirektor’
filma reĝisor’
sonas trompoj nun kaj jen sen mantel’
maljuna vir’ alkuras sur fotel’
sonas trompoj nun kaj jen sen mantel’
maljuna vir’ alkuras sur fotel’

de ĉiu flank’ okazas la pafad’
kugletoj ŝvebas en l’ aer’
la hundoj, pro la timo de vundad’
kuŝiĝas vigle kontraŭ ter’
la graf’ kun obstin’
disaŭdigas sin
pro la malsukces’
pafas li sen ĉes’
similas ĉiu flag’ al fiŝa ret’
sovaĝa pork’ rezignas kun ridet’
similas ĉiu flag’ al fiŝa ret’
sovaĝa pork’ rezignas kun ridet’
sed kiu do promenas sur ĉi krest’
neklara estas la observ’
la maljunul’ konkludas al mambest’
simila al malgranda cerv’
restu la fotel’
je taŭga nivel’
tremas la pafil’
kie l’ ellasil’?
paf! kaj pro erar’ pri la anatomi’
ĵus mortis l’ ministro pri l’ ekonomi’
paf! kaj pro erar’ pri la anatomi’
ĵus mortis l’ ministro pri l’ ekonomi’

sed kiam l’ maljunulo krias “traf’!”
l’ etoso lamas dum moment’
abundas post redakt’ de paragraf’
protestoj kontraŭ ĉi event’
sed pro la distanc’
rolis ne la ŝanc’
estas li spertul’
gravas ne l’ okul’
cetere la ministr’, laŭ ia sci’
rilatis kun membroj de l’ opozici’
cetere la ministr’, laŭ ia sci’
rilatis kun membroj de l’ opozici’
reiĝas la seren’ kun noktoven’
malaperas la pulvonub’
la kardinalo z~rg~s pri la ben’
de la viktimoj de ĉi trup’
maljuna aprin’
kaj anasoj kvin
trinku ni kun gaj’
ridu multe kaj
ĉar tamen z~rg~s ni pri karitat’
donacos al viktimoj de ma~alsat’
ĉar tamen z~rg~s ni pri karitat’
donacos al viktimoj de ma~alsat’


Saksikan Video Lirik Lagu ĵak le Puil – La Prezidenta ĉaso Berikut ini..


Lirik lagu lainnya: