![lirikku.id](/inc/logo.png)
Lirik Lagu Barok-projekto – La Plej Bona ĉasisto
By: Admin | Artist: B barok projekto | Published: 2024-21-06T05:12:17:00+07:00
![Lirik Lagu Barok-projekto – La Plej Bona ĉasisto](https://i0.wp.com/file.laponta.id/img/uploads/lirik-lagu-barok-projekto-la-plej-bona-ĉasisto.png)
anjanga’ (anhangá 1), potenca protektanto de la n-bla arbar’,
ĉieestanta okulo kiu zorgas niajn fratajn bestojn.
mi petas vian permeson
por kapti nian nutraĵon.
ĝi uzas sian agreson
kiel ilon por akiri kuraĝon.
mi disdividos ĉiun pecon kun miaj sangogefratoj.
fortecon de l´ ĉasaĵo fortigas ĉiu indiĝena anim’.
bestan animon dioj alvokas
sed ĝia karno ĉi tie restas.
sur la restaĵoj la ŝimo kreskas,
do patrintero nutraĵon ja sorbas.
besto fuĝas turmentata.
jen ĝi falas kaj stariĝas.
mi cele kuras, malantaŭ ĝi.
kurante, ĝi timas pri sia destin’.
tra arbaro ĝi sin kaŝas,
ĝi ja estas ruza besto.
akran lancon do mi ĵetas.
jen nutraĵo. ni havos feston!
mi estas jaŭara (yawara 2),
filo de ĵagŭaresa’ (jaguaressá 3).
mi estas la plej bona ĉasisto
en tuta arbar’.
Saksikan Video Lirik Lagu Barok-projekto – La Plej Bona ĉasisto Berikut ini..
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu capitán mandarina – hierbabuena
- lirik lagu sweet charity – jangan lama-lama
- lirik lagu young mike – dear diary
- lirik lagu tanner patrick – pillowtalk
- lirik lagu rocko – freeky
- lirik lagu far west battlefront – status cross
- lirik lagu hameer zawawi – the young wealthy man
- lirik lagu bin-jip – dinner with a demon
- lirik lagu dosogas – un sueño
- lirik lagu el sueño de morfeo – feat. georgina