![lirikku.id](/inc/logo.png)
Lirik Lagu Kore (fra) - Spegulo
[teksto de “spegulo” ft. kore]
[preludo]
vin vundas ĉi vereca kruda trudo en spegul’
[instrumenta]
[strofo 1]
jen tio, tra mia vid’, min tro ĝenas pro ia malfid’
sentiĝas la provok’ enire en tiu ĉi lok’
frakasi ĝin ja povus mi, nu, kial insistas vi?
intence ĝi timegas min, ĉu metis vi tie ĉi ĝin?
[rekantaĵo]
ene de spegulo aperas mizerulo
ne eblas al vi spekti propran reflekton vian
ene de spegulo aperas nur skrupulo
vin vundas ĉi vereca kruda trudo en spegulo
jen tio tra mia vid’ ene de speguloj
[strofo 2]
rompi ĝin, kia stulta pens’ ja pri tio sparkis la mens’
ĉi pecoj spegulus al mi pli da bildoj da infami’
pro ĉi reflekta malhela rigardo kaj tikla, tikla sendado sen ŝparo
endas nur eviti ĝin por ke neniam vundu min
[rekantaĵo]
ene de spegulo aperas mizerulo
ne eblas al vi spekti propran reflekton vian
ene de spegulo aperas nur skrupulo
vin vundas ĉi vereca kruda trudo en spegulo
jes, pro tio, tra mia vid’, min tro ĝenas speguloj
[gitarsoloo]
[strofo 3]
ja la nigr’ skizas imagon, malaperigante agres~povon pro tago
jes, dum nokt’, ne pluas vid’, speguloj for, ne plu perfid’
multajn spegulojn frakasis mi, sed vane, vane, sukcesis mi
funde de mia nigreca nesto, ne eskapis mi al pasinteco mia
[eliro]
ne eblas al vi spekti propran reflekton vian
vin vundas ĉi vereca kruda trudo en spegulo
jes, pro tio, tra mia vid’, min tro ĝenas speguloj
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu faxsman – boys
- lirik lagu arcángel & eladio carrión – papá noel
- lirik lagu boygrrl – fallen4u
- lirik lagu e.j. allen – believe in me
- lirik lagu shepin misa – maju tatu mundur ajur
- lirik lagu diana gordon – rebel song
- lirik lagu 31hours – house on fire
- lirik lagu pagan funeral – the past is buried with the dead
- lirik lagu sirius18 – lady
- lirik lagu n1felim – цвета