Lirik Lagu Kore (fra) - Muzik'
[teksto de “muzik'” ft. kore]
[strofo 1]
jen nova melodio kiun skandas liberaj manoj
he! ĉi korelaci’, ĉu instigas la mondanojn?
jen ia energio fajfanta pro enuo
bola eŭforio sen ia marabuo
la ritmo~diferenco drumas male de la homa kor’
kiuj pulsas monotone ĉu pro surdeco?
[rekantaĵo]
el diversaj nacioj
naskiĝas la tendenco
kaj ritmaj melodioj
ekfloras riĉa diferenc’
ĉi malsimileco
jam desegnis la mondon
kreis estontecon
aŭdiĝas blova grond’
[strofo 2]
ju pli migras ĝi, des riĉas pli la h0m~
ĉu io gravus pli ol freneza metronomo?
ĉar la viv’ nur kadencas per defioj
veras, ja funkcias tia sinergio
multfoje aperas kruda manko je persistemo
ĉu muziko kuraĝigas nin sen falsa noto? ĉu ne?
[instrumenta]
[rekantaĵo]
el diversaj nacioj
naskiĝas la tendenco
kaj ritmaj melodioj
ekfloras riĉa diferenc’
ĉi malsimileco
jam desegnis la mondon
kreis estontecon
aŭdiĝas blova grond’
[strofo 3]
por mil kaj mil jarcentoj armoj bruos ne plu
pli bone silenti ol regi en vaku’
ve, troviĝas ene, funde de homa menso
tiom da bonaĵoj, kiom da sentencoj
plurfoje naskiĝas grava manko je toleremo
kvankam muziko mildigas ĉi karan partituron, ĉu ne?
[rekantaĵo]
el diversaj nacioj
naskiĝas la tendenco
kaj ritmaj melodioj
ekfloras riĉa diferenc’
ĉi malsimileco
jam desegnis la mondon
kreis estontecon
aŭdiĝas blova grond’
[rekantaĵo]
el diversaj nacioj
naskiĝas la tendenco
kaj ritmaj melodioj
ekfloras riĉa diferenc’
ĉi malsimileco
jam desegnis la mondon
kreis estontecon
aŭdiĝas blova grond’
Lirik lagu lainnya:
- lirik lagu eazzyq & dayytona fox – way out, but it’s sad/motivational
- lirik lagu uniksy – тверк
- lirik lagu smoove & turrell – it ain’t working
- lirik lagu rogue (est 1982) – fist
- lirik lagu camacho pk – delirio
- lirik lagu eju de charmer – nakwele
- lirik lagu joshua scott jones – 7th street
- lirik lagu trần thái hòa – trở về mái nhà xưa
- lirik lagu lil fes – воин не любовник (warrior not lover)
- lirik lagu cloves – nightmare (acoustic performance)